Alalkomeneo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alalkomeneo
rolulo de helena mitologio • anthropogony
Informoj
Sekso vira
Patrino Geo
Infanoj Glaŭkopo
vdr

Laŭ la helena mitologio Alalkomeneo estis aŭtoktono, tio estas, homo spontane naskita el la Tero. Oni diris ke ĉu li, kiu spruĉis apud la lako Cefiso, ĉu la kuretoj aŭ la frigiaj koribantoj estis la unuaj homoj naskitaj tiel maniere.

Li nomigis la urbon Alalkomenia, en Beotio, kvankam Paŭzanio asertis ke la nomo de la urbo devenis el la same nomita filino de Ogigeso, reĝo de ektenoj. Alalkomeneo iĝis konata ĉar li vartis la diinon Atenan, kiu ankaŭ naskiĝis apud Cefiso, kaj establis ŝian kulton. Tial, Atena estis kromnomita Alalkomeneis, kio ankaŭ signifas defenda povo.

El tia especiala rilato kun la saĝa diino devenis la nomoj de la edzino kaj filo de la aŭtoktono: Atenaiso kaj Glaŭkopo (bluaj okuloj), respektive.

Laŭ Plutarko, iam kiam Hera ĉagreniĝis kun Zeŭso, Alalkomeneo konsilis al li fari lignan statuon spozen vestitan kaj simuli celebri nupton. Tial, Zeŭso provokos la ĵaluzon de sia edzino kaj sciigos ŝin, ke ŝi fakte amas sian edzon.