Kuretoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kuretoj
helena mitularo • mita popolo
Informoj
Eble sama Daktiloj
vdr

Kuretoj - (helene Κουρῆτες, latine Curetes) estis en la helena mitologio montaraj daimonoj el Kreto.

Kuretoj dancas ĉirkaŭ malgranda Zeŭso

Kuretoj estis gardistoj de la plej alta dio Zeŭso post lia naskiĝo kaj dum lia infanaĵo. Lia patrino Reo nome sekrete naskis lin en la groto Dikto kaj Adrastejo kune kun sia fratino Idaia edukis lin, por ke ili lin savu de lia patro Krono, kiu ĝis tiam ĉiujn siajn gefilojn englutis. Per tio Krono volis antaŭigi danĝeron, ke liaj posteuloj senigos lin pri potenco super la mondo. Kuretoj zorgis, ke ploradon de malgranda Zeŭso Krono ne aŭdu kaj tumultis por superbrui ĝin.

Kuretoj estis konsiderataj la unuaj homoj, kiuj elkreskis kiel arboj post pluvo.