Glaciaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
ĉokolada glaciaĵo

Glaciaĵo estas frostigita kremo ofte kun fruktaj aŭ aliaj ingrediencoj.

Faraonoj en malnova Egipto konis fruktosukojn fridigitaj de neĝo. Sed al glaciaĵo, kiun ni konas hodiaŭ, ĝi apenaŭ similis. Ni scias ankaŭ, ke angla reĝo Jakobo la 2-a lasis serviri por si ion similan al glaciaĵo jam en la jaro 1686. Karolo la 2-a, pli aĝa frato de Jakobo manĝis glaciaĵon ankoraŭ pli frue, en la jaro 1660 en sia pariza ekzilo. Ni eĉ scias ankaŭ tion, ke ŝatanto de glaciaĵo estis ankaŭ prezidento de Usono George Washington.

Produktadon de glaciaĵo verŝajne ebligis invento de Blasius Villafranco el Romo. En la jaro 1550 li inventis, ke eblas atingi punkton de frosto, se oni almetos al neĝo pecon de salpetrosalo. Danke al tio li sukcesis produkti frostigitan kreman miksaĵon. La unua permana produktilo de glaciaĵo estis inventita en la jaro 1846. En la jaro 1851 certa Jacob Fussell, liveranto de lakto el Baltimore, rimarkis, ke en certaj jarsezonoj laktokremo ne estas tro aĉetata. Li eluzis tion kaj li komencis produkti el ĝi glaciaĵon. Li poste liveris ĝin ankaŭ al aliaj laktovendistoj. Li mem fariĝis fondinto de la unua fabriko de glaciaĵo. En Londono estis tia fabriko fondita en la jaro 1870 danke al kvanto de italaj almigrintoj, kiuj venis ĉi tien tiutempe. Ili baldaŭ fariĝis konataj vendistoj de glaciaĵo, kiujn oni nomis hokey-pokey men, ĉar ili vokis itale Ecco un pocco, kio signifas" "jen estas peco". Korneton por gaciaĵo inventis itala almigrinto en Usonon, kiu nomiĝis Italo Marcioni kaj en la jaro 1903 li patentas ĝin. En Granda Britio glaciaĵo fariĝis vere populara en la jaro 1922, kiam Thomas Wall, produktanto de kolbasetoj en Acton, komencis havi problemojn, kiel okupi siajn laboristojn en someraj monatoj, kiam oni vendis la kolbasetojn multe malpli aktive. Li decidis produkti pakumitan glaciaĵon kaj li vendis ĝin malkare. Li havis senduban sukceson, malgraŭ tio ke vendejoj ne volis dekomence aĉeti lian produkton. Wall komencis vendi siajn varojn en stratoj el triradaj veturiletoj kun surskribo Stop me and buy one - Haltu min kaj aĉetu unu. Tiutempe ankaŭ aperis frostigita kremo inter du vafloj kaj en la 30-aj jaroj "glaciaĵoj sur ligneto". En la 40-aj jaroj glaciaĵindustrio "eksidis" kaj la produktado restis sen esencaj ŝanĝoj ĝis la 70-aj jaroj. Tiutempe tradicia glaciaĵo komencis cedi kun kresko de pakumitaj glaciaĵaj produktoj por grandaj magazenoj.

Glaciaĵo en Brazilo

En la 23-a de aŭgusto 1834, Lourenço Fallas malfermis en Rio-de-Ĵanejro du glaciaĵejojn. Pro tio, li importis el Bostono per la usona ŝipo Madagascar, 217 tunojn de glacio, kiu daŭris kvar monatojn.