Glacia vulkano
Glacia vulkano estas ekstertera vulkano, kiu ekzistas nur ĉe malaltegaj temperaturoj (sub -150 °).
Glaciaj vulkanoj ekzistas sur Enceladus, luno de Saturno kaj Tritono, luno de Neptuno. Oni supozas, ke glaciaj vulkanoj troveblas ankaŭ sur Titano, luno de Saturno kaj Eŭropo, luno de Jupitero.
Difino
La erupciaĵoj de glaciaj vulkanoj ne estas lafo, sed facile fandiĝeblaj substancoj kiel metano, karbona dioksido, akvo aŭ amoniako, kiu ekzistas ene de la planedo aŭ luno en glacia formo. Pro tiea varmo, kreita ekzemple de tajdaj fortoj, tiaj materioj estas fanditaj kaj pelitaj surfacen. Tie la erupciaĵoj glaciiĝas kaj deponiiĝas. La deponoj atingas foje ĝis pluraj centoj da metroj.
Bibliografio
- Spektrum der Wissenschaft 09/05: Eisvulkan auf Titan? (S. 16-22)