Ice Age

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Glaciepoko (filmo))
Ice Age
longa movbilda filmo
Originala titolo Ice Age
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 15 mar. 2002, 15 mar. 2002, 21 mar. 2002, 2002
Ĝenro fantasta filmo, porinfana filmo, movbilda filmo, aventura filmo, porfamilia filmo, komedia filmo
Reĝisoro(j) Chris Wedge • Carlos Saldanha
Produktisto(j) Catherine Winder
Scenaro Michael Berg • Peter Ackerman
Muziko de David Newman
Produktinta firmao Blue Sky Studios
IMDb
vdr

Ice Age estas usona animacia filmo de la jaro 2002 kreita de Blue Sky Studios kaj lanĉita de 20th Century Fox. Ĝi estis reĝisorita de Chris Wedge kaj Carlos Saldanha. Ĝi premieris la 15-an de marto 2002.

Antaŭ 20.000 jaroj, dum la glaciepoko, la bestoj migras suden, al pli varma regiono. Tamen, Manny, malbonhumora mamuto, iras alidirekten, kontraŭ la direkto de ĉiuj aliaj. Iom poste ĝi koniĝas kun Sid, ŝercema kaj ĉarlatana bradipo kiu forfuĝas de du brontoteridoj kiuj volas mortigi ĝin pro fuŝigi ilian tagmanĝon.

Perversa smilodonto, nomata Diego, havas la mision ŝteli la bebon de homa ĉasisto kiu mortigis la duonon de la smilodonta grego, laŭ ordono de Soto, gregestro, kiu deziras venĝi sin. Diego persekutas la patrinon kaj bebon ĝis akvofaloj kien ŝi saltas por savi la vivon de la bebo, Diego decidas ne salti pro akvotimo. Soto, kolera, ordonas al ĝi serĉi la bebon.

Akcidente, Manny kaj Sid trovas la bebon ĉe la riverbordo. Sid prenas la iniciaton redoni lin kaj Manny sekvas Sidon por moki pri ĝi. Iom poste ili renkontas la smilodonton kiu reklamas la bebon kiel sian, sed Manny ekkonas la verajn intencojn de la tigro. Diego konvinkas ilin, ke ankaŭ ĝi volas redoni la bebon, kion Sid tute ne ŝatas ĉar Diego minacis mortigi kaj manĝi ĝin post la redonado de la bebo. Ĉi tie komenciĝas la serĉado de la familio de la bebo.

Post la transirado super vulkanon, Manny savas la vivon de Diego, je ĝia surprizo, kaj sekvatage rakontas siajn verajn intencojn, ĝi pentas pri tio kaj inventas planon por eskapi de la ceteraj smilodontoj. En batalo kontraŭ la aliaj, ĝi sukcesas, sed restis grave vundita pro la defendo de Manny.

Manny kaj Sid trovas la homan grupon kaj liveras la bebon al la patro. Manny kaj Sid retroiras kaj vidas Diegon, vivanta kaj sana (kvankam malforta). Ĝi decidas entrepreni vojaĝon kun la amikoj kaj kune elmigras suden.

Krom tiu centra historio, en la filmo plurfoje aperas sabrodenta sciuro nomata Skrato. Ĝia historio okzas paralele al la alia kaj temas pri ĝia obsediĝo je la serĉado de glanoj. En kelkaj momentoj de la filmoj ĝi renkontas la aliajn sed "akcidente".

Vidu ankaŭ