Glacivino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Vinberoj frostiĝintaj sur arbusto.
Glacivino el Kanado

Glacivino estas speco de deserta vino produktita el vinberoj frostiĝintaj sur vita arbusto. Ĝi estas karakterizata per elstara aromo, relative malalta enhavo de alkoholo (8-9 %), pli ol averaĝa enhavo de acidoj kaj alta sukereco (minimume 27°). Ĝia elpremeblo estas nur ĉirkaŭ 20 %. La plej konataj produktantoj de glacivinoj estas: Germanio, Svislando, Aŭstrio, Slovenio kaj Kanado.