Glacoviŝilo

Glacoviŝilo estas aparato por purigi la antaŭan aŭ postan glacon de veturilo kiel ekz. ĉe aŭtomobilo, aviadiloj, ŝipoj aŭ ĉe relveturiloj. Ĝi konsistas el elektromotoro, kiu movas la viŝ-krurojn. Ekzistas ankaŭ pneŭe movitaj viŝiloj.
Ĉe fortaj malpuraĵoj oni povas uzi glacolavilon por alŝpruci lavaĵon sur la glacon.
La plej modernaj glacoviŝiloj estas pluvosensaj.
Historio[redakti | redakti fonton]
La usona Mary Anderson patentigis ĝin en novembro de 1903, komence ĝi estis permane movita. En 1929 oni ellaboris elektran version por barono Rothschild, kiu uzis ĝin per Bugatti Typ 35B.