Gliese 849 b

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Gliese 849 b (GJ 849 b) estas ekstersuna planedo kiu orbitas ĉirkaŭ la ruĝa nano Gliese 849.

Tiu planedo orbitas sian stelon kun periodo de iom malpli ol 2000 tagoj en distanco de ĉirkaŭ 2,35 astronomiaj unuoj. Ĝi havas mason de minimume 0,82 masoj de jupitero (ĉ. 260 ter-masoj). Ĝia malkovro uzante la metodon de radia rapideco estis anoncita en 2006.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]