Globish (Gogate)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Globa lingvo (Gogate))

Ne konfuzenda kun Globish (Nerriere) proponita de Nerrière kiel planlingvo.

Ne konkuzenda kun Global English (monda angla)


Globish (de GLOBal EngLISHmonda angla en Esperanto) ankaŭ konata kiel paralela angla, estas planlingvo proponita de baratano Madhukar Gogate en 1998 al la "Simplified Spelling Society" (poste konata kiel English Spelling Society) de Britio. Laŭ ĝia kreinot ĝi estas artefarita dialekto de la angla lingvo kiu pruvas ke eblas simpligi la ortografion kaj prononcon de la angla lingvo, inkluzive de la uzo de fonetika literumo[1] kaj la forigo de la plej multaj interpunkcioj kaj majuskloj[2].  Ekzemple la angla vorto Color (usona ortografio) aŭ Colour (eŭropa ortografio) oni skribu kalar. Gogate diras ke lia projekto estas rilata, sed sendependa de la angla.

Specimenoj[redakti | redakti fonton]

  • hee iz faain: (Li fartas bone.)
  • too kaets went tu siti... (Du katoj eniris urbon.)
  • eet it kwikli... (Manĝu rapide!)
  • du yu no vear dha laaybrari iz? (Ĉu vi scias kie estas la biblioteko)
  • dha warld waunts pis aend prausperiti... (La mondo volas pacon kaj prosperon.)

Ekzemplo sen traduko:

  • e frend in nid iz e frend indid...
  • maay haart lips ap wen aay bihold e renbo in dha skaay...
  • sar, yuwar baegej did naut kam baay dhis flaait...

Kritiko[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. (en) Hitchings, Henry (2011). The Language Wars. Hachette UK. ISBN 9781848545106.
  2. (en) Abley, Mark (2008). The Prodigal Tongue. Houghton Mifflin Harcourt.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Retejo de Madhukar Gogate kun ekzempla teksto en la lingvo. Globish, a proposal by Madhukar Gogate, arkivite de la originalo pere de Wayback maŝino, la 25-an de septembro 2000.