Saltu al enhavo

Gloron al Hongkongo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

"Gloron al Hongkongo" (ĉine: 願榮光歸香港; Jyutping: jyun6 wing4 gwong1 gwai1 hoeng1 gong2; Kantona Yale-transskribo: Yuhn Wìhnggwōng Gwāi Hēunggóng) estas protesta himno komponita kaj verkita de muzikisto sub la pseŭdonimo "Thomas dgx yhl", kun la kontribuo de grupo da hongkongaj retamikoj de la interreta forumo LIHKG dum la hongkongaj protestoj en 2019 kaj 2020. Ĝi estis komence verkita en la kantona lingvo kaj poste tradukita en diversajn lingvojn. Ekde la publikigo de la kanto, ĝi estis kantata dum multaj manifestacioj.

La hongkongaj aŭtoritatoj akuzis la kanton pri subfosado de la ŝtata potenco kaj malpermesis ĝin laŭ la Nacia Sekureca Leĝo de Hongkongo, kiu difinas agojn de secesio, subfosado, terorismo, kaj koluzio kun fremdaj fortoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj Ligiloj
video icon "Gloron al Hongkongo" ĉe Jutubo
video icon "Gloron al Hongkongo" oficiala anglalingva versio ĉe Jutubo
video icon "Gloron al Hongkongo" orkestra kaj ĥora versio ĉe Jutubo
video icon "Gloron al Hongkongo" Luma versio ĉe Jutubo