Golĝaparato
La golĝa aparato (aŭ diktiosomo) estas ĉelorganeto trovebla en preskaŭ ĉiuj eŭkariotaj ĉeloj. Ĝi estis nomumita pro la itala siencisto Camillo Golgi, kiu malkovris ĝin[1] en 1898. Pro tio ĉi, li ricevis duonon de la 1906an Nobel-premio pri medicino.
Ĝi konsistas el amaso de pluraj surstakigitaj cisternoj. Cisternoj estas plataj, glataj, per biomembrano ĉirkaŭfermitaj strukturoj, en kies interno oligo- kaj polisakaridaj ĉenoj povas alkudriĝi je proteinoj kaj kiuj povas delaĉiĝi ĉe la ekstera fino kiel golĝaj veziketoj. Tiuj veziketoj servas por elĉeligo de la modifitaj proteinoj, transprenitaj el la endoplasma retikulo.
Strukturo
La strukturo de golĝa aparato ne estas homogena, ĝi montras polusiĝon:
- cis-flanko (aŭ cis-poluso), la kurbiĝanta ekstera flanko. Ĝi surhavas multajn veziketojn, kiuj algluiĝas al la randoj de la retaro. Tiu poluso havas direktan kontakton kun la kava interno de glata endoplasma retikulo kaj per helpo de la etaj veziketoj eĉ kun la raspa endoplasma retikulo.
- trans-flanko (aŭ trans-poluso), la interna flanko. Ĝi rigardas al la ĉelmembrano kaj al tiu gluiĝas pli grandaj Golĝi-veziketoj.
La diko de la ĉela membrano de la cis- ĝis la transflanko kreskas de 6-7.5 ĝis 10-12 nm.
Ĉe bestoj kaj plantoj, la golĝa aparato montras diferencon:
- en la animalaj ĉeloj troviĝas ofte multaj diktiosomoj dense unu apud la alia,
- en la plantaj ĉeloj situas ili sporade en la tuta ĉelplasmo kaj estas malpli.
Funkcio
En la golĝa aparato okazas la modifo de la proteina strukturo kaj produkto de glikoproteidoj. Tie ĉi sinteziĝas la fosfolipidoj kelkaj polisakaridoj (kiel kitino aŭ pektino).
Ĝi ankaŭ densigas la entenon de la vakuoloj.
Eksteraj ligiloj
greke http://www.zytologie-online.net/golgi-apparat.php (germane)