Golfo Suruga

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Golfo Suruga (駿河湾, Suruga-wan) estas golfo en Japanio de la Pacifika Oceano situanta en la centra parto de la suda marbordo de la granda insulo Honŝŭo. Ĝi situas en la gubernio Ŝizuoka, sude de Fuĵi-monto kaj okcidente de la Duoninsulo Izu. La ĉefaj riveroj, kiuj fluas en la golfon, estas la riveroj Abe, Fuĵi, Kano kaj Ōi.

Golfo Suruga

Ĝi estis formita per tektona subdukcio de la Filipina Plato kaj la Eŭrazia Plato en la Suruga Tranĉo.