Gonzalo Fernández de Córdoba

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Statuo al la Granda Kapitano en la Plaza de las Tendillas de Kordovo

Gonzalo Fernández de Córdoba y Aguilar, alinome Granda Kapitano, (n. en Montilla, la 1-an de septembro 1453 – m. en Loja (Granado), la 2-an de decembro 1515) estis andaluza nobelulo je la servo de la Katolikaj Gereĝoj, politikisto kaj militisto el nuna Hispanio, duko de Santángelo, Terranova, Andría, Montalto kaj Sessa, kaj pro sia majstreco en la militarto estas konata kiel la Granda Kapitano.