Bustillo de Chaves

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Gordaliza de la Loma)
Bustillo de Chaves
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 47608
Demografio
Loĝantaro 72  (2023) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 8′ N, 5° 5′ U (mapo)42.130833333333-5.0911111111111Koordinatoj: 42° 8′ N, 5° 5′ U (mapo) [+]
Alto 811 m [+]
Areo 22 km² (2 200 ha) [+]
Bustillo de Chaves (Provinco Valadolido)
Bustillo de Chaves (Provinco Valadolido)
DEC
Bustillo de Chaves
Bustillo de Chaves
Situo de Bustillo de Chaves
Bustillo de Chaves (Hispanio)
Bustillo de Chaves (Hispanio)
DEC
Bustillo de Chaves
Bustillo de Chaves
Situo de Bustillo de Chaves

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Bustillo de Chaves [+]
vdr

Bustillo de Chaves [busTIljo deĈAbes] estas municipo en la nordo de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Tierra de Campos en la nordo de la provinco.

Berrueces en la provinco Valadolido.
La Tierra de Campos de la provinco Valadolido, viole, norde.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ĝia municipa teritorio estas formata de la loĝlokoj Bustillo de Chaves kaj Gordaliza de la Loma, okupas totalan areon de 21,90 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 63 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn el la 1950-aj jaroj pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 73 km de Valadolido, provinca ĉefurbo.

Parto de ĝia municipa teritorio estas integrita ene de la Birdoprotekta Areo ZEPA La Nava - Campos Norte apartenanta al la Reto Natura 2000.

Historio[redakti | redakti fonton]

En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la preĝejo kiu havas mudeĥaran turon kaj kelkaj vinkeloj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]