Gordon Onslow Ford

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Gordon Onslow FORD (naskiĝinta je la 26-a de decembro, 1912 - mortinta je la 9-a de novembro, 2003) estis la lasta vivanta membro de la pariza superrealista grupo de la 1930-aj jaroj ĉirkaŭ André Breton.

Li naskiĝis en Wendover, Anglio. Li servis en la Brita Mararmeo ĝis 1937, post kiam li fokusiĝis je sia arta kariero.

En 1938 li estiĝis oficiala membro de la superrealista grupo en Parizo. Je la komenco de la Dua Mondmilito, li reiris al Britio. En 1941 li estis petita prezenti serion da prelegoj en Novjorko.

Dum li estis en Novjorko, li konatiĝis kun kaj geedziĝis kun Jacqueline Johnson. Ili loĝis en Erongaricuaro, malgranda vilaĝo en centra Meksikio, dum ses jaroj antaŭ ili transloĝiĝis al San-Francisko.

Ili transloĝiĝis al Iverness, kie ili estis antaŭe aĉetitaj 300 akreojn da arbaro. Lia edzino Jacqueline mortis en 1978.

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:Ĝermo-biografio