Gossau SG

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Gosaŭo SG)
- La mallongigo SG en Gossau SG staras por la svisa Kantono Sankt-Galo. Por aliaj signifoj de la nomo vidu sub Gossau.

Gossau SG
Blazono de Gossau
Blazono de Gossau
Blazono de Gossau
La urbo Gossau vidita el la aero
La urbo Gossau vidita el la aero
La urbo Gossau vidita el la aero
komunumo en Svislando • urbo en Svislando
Kantono Sankt-Galo
Distrikto Elektodistrikto Sankt-Galo
Koordinatoj  47° 25′ 0″ N 9° 15′ 0″ O / 47.41667 °N, 9.25000 °O / 47.41667; 9.25000 (mapo)Koordinatoj: 47° 25′ 0″ N 9° 15′ 0″ O / 47.41667 °N, 9.25000 °O / 47.41667; 9.25000 (mapo)
Nombro de loĝantoj 17983
Areo 27,51 km²
Alteco 638 m super marnivelo
Poŝtkodo 9200
Komunumkodo 3443
Mapo de Gossau
Mapo de Gossau
Mapo pri la situo de Gossau en la Elektodistrikto Sankt-Galo
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Gossau SG (en Esperanto ankaŭ Gosaŭo SG) estas urbo kaj komunumo en la elektodistrikto Sankt-Galo, Kantono Sankt-Galo, Svislando. Ĝi havis 17073 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007, kiu nombro kreskis al 17983 ĝis la 31-a de decembro 2011.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Gossau situas inter la Alpstein-Masivo kaj Bodenlago rekte apud la kantona ĉefurbo Sankt-Galo. Krom la urbo Gossau mem al la komunumo apartenas la vilaĝo Arnegg.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 27,51 km², de kiuj 14,8% estas kovritaj de arbaro, 61,4% servas por agrikulturo kaj 21,8% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Gossau limas en nordo al Waldkirch, en nordoriento al Andwil, en oriento al Sankt-Galo, en sudo al Herisau (AR), en okcidento al Flawil, kaj en nordokcidento al Oberbüren.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra la urbo pasas la kantona ĉefvojo n-ro 7 de Sankt-Galo al Vinterturo. Gossau estas haltejo de la interurbaj rapidtrajnoj inter Zuriko kaj Sankt-Galo kaj havas ankaŭ konekton al la svisa aŭtovojo A1. Flanka fervojlinio kondukas de Gossau al Bischofszell kaj pluen al Sulgen.

Historio[redakti | redakti fonton]

Unua skriba mencio de la municipo Arnegg datiĝas el donacdokumento por bieno al la Monaĥejo Sankt-Galo el la jaro 721. Unua skriba mencio de la urbo Gossau mem datas ankaŭ el donacdokumento al la Sankt-Gala Monaĥejo de la 24-a de oktobro 824.[3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]