Saltu al enhavo

Goshen (Konektikuto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Goshen
urbeto en Usono Redakti la valoron en Wikidata vd
Administrado
Lando Usono
Ŝtato Konektikuto
Kantono Litchfield
Poŝtkodo 06756
Telefonkodo 860
Kodo laŭ FIPS 09-32290
Retpaĝaro munic-Goshen
Demografio
Loĝantaro 3 150  (2020) [+]
Loĝdenso 70 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 51′ N, 73° 14′ U (mapo)41.851388888889-73.235833333333Koordinatoj: 41° 51′ N, 73° 14′ U (mapo)
Alto 402 m [+]
Areo 45,2 km² (4 520 ha) [+]
Horzono usona orienta (−5/−4)
Goshen (Usono)
Goshen (Usono)
DEC
Situo de Goshen

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Goshen, Connecticut [+]
vdr

Goshen [GOŝn] estas urbeto en kantono Litchfield en la usona subŝtato Konektikuto. La censo de 2000 rezultigis loĝantaron de 2 697; ĝis 2005 ĝi kreskis al 3 092, do je preskaŭ 15 %. De tiam la kresko malpli grandis: laŭ la stato de la censo 2020 en la urbeto vivis 3 150 loĝantoj sur areo de 45,2 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 70 loĝantoj/km².


La urbo konsistas el jenaj komunumoj, el kiuj la unuaj du estas la plej gravaj:

  • Goshen center ("centra"; listigita kiel "historia distrikto" en 1982)
  • West Goshen ("okcidenta")
  • Hall Meadow
  • North Goshen
  • Tyler Lake
  • West Side
  • Woodridge Lake

Goshen estas konstanta gastiganto de la agrokultura foiro de Konektikuto; ĝi okazas ĉiujare en julio. Ĝi situas ĉe du gravaj vojoj: Konektikuta 4 (okcident-orienta) kaj Konektikuta 63 (sud-norda).

Gravaj lokanoj

[redakti | redakti fonton]
  • Asaph Hall, trovinto de la marsaj lunoj, naskiĝis tie ĉi.
  • Ivan Lendl, tenisisto, loĝas tie ekde 1992