Gossamer Albatross

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gossamer Albatross

Gossamer Albatross estis hommuskol-movita aviadilo, kiunplanis kaj konstruis teamo de Dr. Paul B. MacCready je komisio de NASA. Per tiu aviadilo traflugis Bryan Allen la 12-an de junio 1979 en 2:49 horoj la Manikan kanalon inter Folkestone kaj Cap Gris-Nez, distancon de 35,8 km kaj gajnis tiel la 2-an Kremer-premion.

La aviadilo havis grandajn, antaŭajn stabiligajn flugilojn kiel ĉe la la antaŭula aviadilo Gossamer Condor. Ĝi estis direktita kiel Gossamer Albatross, per ŝanĝo de la envergura surfaco.

La baza strukturo ne konsistis ĉe Gossamer Albatross el aluminiaj tuboj (kiel ĉe Codor), sed el karbonfibra kadro kun ripoj el poliestero, kovritaj per Mylar®.

Longo: 10.36 m
Enverguro: 29.77 m
Alto: 4.88 m
Maso: 32 kg
Entuta maso kun piloto: 100 kg

La aviadilo estis movita per pedalo kaj per granda dufolia helico. Ĝi atingis la maksimuman rapidon de 29 km/h kaj mezan flugalton de 1,5 m. Ĉe ventopaxuzo, la aviadilo bezonis nur 0,2 kW por resti en la aero.

El la aviadilo estis konstruita du tipoj, unu troviĝas hodiaŭ ĉe Udvar-Hazy Center de Smithsonian Institut, la alia (konstruita en 1980) en Muzo de la Avio en Seattle (Vaŝingtono).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Moulton, R., Coweley, M. and Lloyd, P. ,"The Gossamer Albertross.", Aeromodeller. September 1979.
  • Allen, Bryan. "Winged Victory of 'Gossamer Albatross' ". National Geographic, November 1979, vol. 156, n. 5, p. 640-651
  • Lissiman, P. B. S., Jex, H. R., and MacCready, P. B. "Aerodynamics of Flight at Speeds Under 5 m/s", Man-Powered Flight the Channel Crossing and the Future. (London: The Royal Aeronautical Society, February 1979.)
  • Burke, J. D. ,"The Gossamer Condor and Albertross: A Case Study In Aircraft Design.", Aerovironment Inc. Report AV-R80/S40, June 1980. (Also AIAA Professional Study Series.)
  • M. Grosser, "Gossamer Odyssey", Dover Publications, Inc., ISBN 0-486-26645-1, 1981
  • Jex, H. R., and Mitchell, D. C. ,"Stability and Control of the Gossamer Human-powered Aircraft by Analysis and Flight Test", NASA CR-1627, November 1982.

Vidua ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]