Gottfried Scheibe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Scheibe-ripozumloko

Gottfried SCHEIBE (naskiĝinta en 1901, mortinta en 1971) estis germana natur- kaj migradamiko el Wandersleben.

En 1945 la usonaj okupadtrupoj faris lin urbestro en sia naskiĝloko. De 1966-71 li estris brigadon da pensiuloj. Ili okupiĝas pri la starigo de ripopzumbenkoj kaj riparo de migradovojoj. Ankaŭ la konstruo de la infanludejo ĉe la Malnova stelobservejo supre de Gotha kaj la zorgado de la kabano ĉe la kalkŝtonrompejo en Seebergen estis lia ideo.

Ĉe la nuna Scheibe-placo en Seebergen starigis la societo IG "Natur- und Heimatfreunde Seebergen/Gotha" benkaron. Simila loketo troviĝas sur la monto Kallenberg kontraŭe la Freudenthal: sed ĝi datumas jam de 1980 kiam la anoj de Heimatfreunde des Kulturbundes Wandersleben aktivis.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Geißler, Roland: Die schönsten Wanderungen und Radtouren um die Drei Gleichen in Thüringen. Ein Wanderführer, Verlag Rockstuhl, Bad Langensalza 2004, ISBN 3-937135-57-X, p. 33.