Gräfe + Unzer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Gräfe und Unzer)
Gräfe + Unzer
Gräfe + Unzer

eldoneja stando en la frankfurta librofoiro 2012
eldonejo • libroeldonejo vd
Dum 1722 - nekonata/nuntempe
Jura formo Gesellschaft mit beschränkter Haftung
Fondita 1722 en Königsberg (ekde aŭtuno 1945 nomata Kaliningrado
Sidejo Munkeno (ekde 1946)
Lando Germanio
TTT eldoneja retejo
vdr

La eldonejo Gräfe + Unzer - germane Gräfe und Unzer Verlag, tre ofte mallongigata G+U aŭ nur GU - estas germanlingva libroeldonejo. Ĝi fondiĝis en 1722 en Königsberg kaj ekde post la fino de la Dua Mondmilito, konkrete ekde 1946, havas sian centran sidejon en Munkeno. Ekde la jaro 1990 la firmao apartenas al la eldona grupo Ganske. La eldonejo estas inter la 30 plej grandaj samspecaj firmaoj en Germanio, kaj en iuj kategorioj de nefikciaj libroj estas la plej granda eldonejo de Eŭropo.

Historio[redakti | redakti fonton]

la historia eldonejo kaj librovendejo en Königsberg
en la historia librovendejo en Königsberg

La eldonejo Gräfe und Unzer (en studenta neformala lingvouzo antaŭ 1945 petole nomita „Gräfin Unzer“, grafino Unzer) estis fondita en 1722 fare de la libropresisto Gottfried Eckart kaj komence havis la nomon Haus der Bücher ("domo de la libroj").[1] Konsulo Otto Paetsch, ekde la jaro 1927 sola posedanto de la eldonejo, transformis la entreprenon al la fine de la 1920-aj jaroj plej granda kaj plej moderna eldonejo kaj librovendejo de Eŭropo. Dum la fortaj bombadoj de la urbo en 1944 la eldonejaj konstruaĵoj nur parte detruiĝis. Tamen la forpelo de ĉiuj germanlingvanoj el la urbo kaj el la resto de la regiono Orienta Prusio en 1945 ankaŭ signifis translokigon de la eldonejo, kiu en 1946 laŭ eldona permeso de la usona armea administrado refunkciis en Munkeno. De tiam ĝi ekskluzive laboras kiel eldonejo de nefikciaj libroj, ne plu kiel libropresejo aŭ -vendejo, kaj ekonomie konstante kreskis. Ekde la 1970-aj jaroj la firmao interalie estas la gvida germanlingva eldonejo por kuirlibroj.

La eldonejo laŭ la stato fine de 2012 produktas proksimume 800 librojn: Ĉiujn ĝi dekomence konceptas kaj dezajnas. Alilingvaj eldonejoj je licencoj represas la produktaĵojn sen enhavaj aŭ dezajnaj ŝanĝoj en aliaj mondaj lingvoj. Plej granda alilingva merkato de la eldonejaj nefikciaj libroj estas Usono.

eldoneja stando en la frankfurta librofoiro 2012

La eldonejo en la eldona grupo Ganske uzas favorajn kunlaborajn efikojn: kolegas interalie la eldonejo Hoffmann und Campe, la magazina eldonejo Jahreszeiten, la kultura magazino Prinz de 14 germaniaj urbegoj kaj eldonejo por komputila programaro, kiu ekzemple produktas program(er)ojn por navigaciaj sistemoj de la firmao Merian.

Ekde decembro 2007 la firmao vivtenas kuirteman kunlaborigan retejon Küchengötter.de, en kiu la uzantoj povas publikigi kuirajn receptojn, interŝanĝi ilin kaj diskuti pri ili.

Por plia internacia distribuo de la produktaĵoj la firmao kompreneble intense kunlaboras kun alilandaj eldonejoj kaj tial prezentiĝas en internaciaj librofoioj kiel ekzemple la frankfurta librofoiro en Germanio.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Kurt Forstreuter: Gräfe und Unzer. Zwei Jahrhunderte Königsberger Buchhandel ("... Du jarcentoj de librokomercado en Königsberg"). 1932

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Königsberg tiam estis unu el la plej gravaj universitataj urboj de Germanlingvio, kaj la libroproduktado estis grava ekonomia branĉo de la urbo, kiu krom Germanlingvio eĉ ekonomie influis la proksiman regnon Grandduklando Litovio, aparte post tiesokupo fare de la Rusia Imperio kaj la dumtempa malpermeso de litovlingvaj libroj tie, kiuj sekve produktiĝis precipe en la germanaj urboj Königsberg kaj Tilsit kaj kontrabande transportiĝis al Litovlingvio (pri tio vidu la artikolon knygnešiai).