Frankfurta librofoiro
Frankfurta librofoiro | ||
---|---|---|
librofoiro ĉiujara okazaĵo | ||
Komenco | 18-a de septembro 1949 vd | |
Geografia situo | 50° 6′ 41″ N, 8° 38′ 54″ O (mapo)50.1113898.648333Koordinatoj: 50° 6′ 41″ N, 8° 38′ 54″ O (mapo) | |
Lando(j) | Germanio vd | |
Situo | Frankfurto ĉe Majno | |
| ||
Retejo | Oficiala retejo | |
La Frankfurta librofoiro (germane Frankfurter Buchmesse) ekde la jaro 1949 okazas ĉiujare dum kvin tagoj de oktobro en Frankfurto ĉe Majno: inter merkredo kaj vendredo nur profesiuloj kiel eldonistoj, tradukistoj kaj librovendistoj rajtas viziti ĝin, dum sabato kaj dimanĉo ankaŭ interesitaj privatuloj. Ĉiujare pli ol 7 000 kompanioj ekspozicias siajn librojn kaj pli ol 275 000 vizitantoj rigardas ilin – per tiuj nombroj la evento estas la plej granda librofoiro tutmonde. Dum ĉiu jaro la kulturo kaj libroproduktado de unu specifa "gastlando" estas speciala fokuso.
Dum la librofoiro atribuiĝas la Germana Premio pri Junulara Literaturo (Deutscher Jugendliteraturpreis), kaj dum la fina ekspozicia tago la Pacpremio de la Germana Librokomerco (Friedenspreis des Deutschen Buchhandels).
Historio
[redakti | redakti fonton]La Frankfurta librofoiro havas tradicion de pli ol 500 jaroj. Post kiam Johannes Gutenberg en Majenco, nur malmultajn kilometrojn de Frankfurto, revolucie plibonigis la teknikon de libropresado, kiu origine devenis el Koreio, kaj enkondukis la teknikon en Eŭropo, la libroeldonistoj Johannes Fust, Peter Schöffer kaj Konrad Henckis iniciatis librofoiron, kiu okazis paralele al gcenerala aŭtuna foiro en la komerca urbo Frankfurto. Ĝis la fino de la 17-a jarcento Frankfurto restis la centra librofoira urbo en Eŭropo; post la politikaj kaj kulturaj ŝanĝiĝoj komence de la 18-a jarcento la Lepsika librofoiro transprenis tiun rolon de Frankfurto. Nur meze de la 20-a jarcento la tradicio de granda librofoiro en Frankfurto reekvivis, kaj la unua moderna foiro okazis en la Paŭla Preĝejo, kiu cent jarojn pli frue, dum 1848 kaj 1849, gastigis la unuan demokratian parlamenton de Germanio kaj iĝis simbolo de la revo de germanoj je demokratieco kaj libereco.
Funkcioj de la foiro
[redakti | redakti fonton]La librofoiro unuavice servas al eldonistoj, literaturaj agentoj, librovendistoj, bibliotekistoj, sciencistoj, ilustristoj, filmproduktistoj, tradukistoj, presistoj, artistoj, aŭtoroj, produktistoj de "laŭtlegataj libroj" sur kompaktdistoj, de komputilaj programoj kaj aŭd-vidaj prezentaĵoj: tiuj profesiuloj povas prezenti siajn varojn kaj ofertojn, informiĝi pri aktualaĵoj ĉe la kolegoj kaj interkonsenti pri kunlaboroj. Pli ol ie aliloke en la mondo, en la Frankfurta librofoiro ekestas kontraktoj pri licencoj traduki kaj eldoni novajn librojn en aliaj lingvoj ol la origina.
Nur duavice la foiro estas libroprezentejo por la ĝenerala publiko, kiu rajtas viziti ĝin dum la lastaj du foiraj tagoj, sabato kaj dimanĉo. Pli ol 12 000 ĵurnalistoj el pli-malpli 100 ŝtatoj raportas de la librofoiro.
Gastlandoj
[redakti | redakti fonton]Speciala fokuso ekde 1988 estas ĉiujare ŝanĝiĝanta "gastlando" - antaŭ tiu jaro foje ekzistis landaj, foje temaj fokusoj kaj foje tute ne. Dum 2007 ne politika ŝtato, sed kulture grava Eŭropa regiono - Katalunio - estis la gastlando.
La gastlando de 2006 – Hindio – estis la unua, kiu jam duafoje estis en la fokuso. Tion la organizantoj pravigas per la escepte vigla libroindustrio de Hindio, kiu grandkvante produktas literaturon kaj sciencajn librojn en ĉiuj 24 oficialaj lingvoj de la lando. La dua gastlando, ke partoprenis dufoje en la librofoiro, estis la Francio en la jaroj 1989 kaj 2017. La Italio sekvos eble en 1988 kaj 2023 (anoncita).
La gastlando "alportas" kulturan programon: ekspoziciojn, literaturajn legadojn, aliajn kulturajn prezentojn, sed ankaŭ atribuojn de literaturaj premioj. Proksimume sesono de la entute 3 000 kulturaj eventoj de la librofoiro rekte rilatas al la gastlando. Ankaŭ la muzeojn kaj la teatrojn en Frankfurto organizas kulturajn aranĝojn kun artistoj de la gastlandoj. Ekzemple, en la jaro 2017 la Muzeo pri Aplikita Arto prezentis artekspozicion de desegnisto franca Marc-Antoine Mathieu[1] kaj la Muzeo Städel montris ekspozicion pri la amikecon artistan inter Henri Matisse kaj Pierre Bonnard.[2]
Temaj fokusoj kaj gastlandoj
[redakti | redakti fonton]- 1976 Latinameriko
- 1978 infanoj kaj libroj
- 1980 Afriko
- 1982 Religioj
- 1984 Orwell 2000
- 1986 Hindio
- 1988 Italio
- 1989 Francio
- 1990 Japanio
- 1991 Hispanio
- 1992 Meksiko
- 1993 Flandrio kaj Nederlando
- 1994 Brazilo
- 1995 Aŭstrio
- 1996 Irlando
- 1997 Portugalio
- 1998 Svislando
- 1999 Hungario
- 2000 Pollando
- 2001 Grekio
- 2002 Litovio
- 2003 Rusio
- 2004 Arabio
- 2005 Koreio
- 2006 Hindio
- 2007 Katalunio
- 2008 Turkio
- 2009 Ĉinio
- 2010 Argentino
- 2011 Islando
- 2012 Novzelando
- 2013 Brazilo
- 2014 Finnlando
- 2015 Indonezio
- 2016 Nederlando kaj Flandrio
- 2017 Francio
- 2018 Kartvelio
- 2019 Norvegio
- 2020 Kanado
- 2021 Hispanio
- 2022 Slovenio
- 2023 Italio
Eksteraj ligiloj
[redakti | redakti fonton]- paĝoj de la Frankfurta librofoiro (german- kaj anglalingvaj)
- paĝoj de la magazino Börsenblatt por germaniaj librovendistoj (germanlingvaj)
- paĝoj de la Asocio de Germana Librokomerco BdB (germanlingvaj)
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ "Kartografie der Träume. Die Kunst des Marc-Antoine Mathieu" Arkivigite je 2018-06-26 per la retarkivo Wayback Machine ("La kartografio de la sonĝojn. La arto de Marc-Antoine Mathieu"), Museum für Angewandte Kunst, Frankfurt am Main, 2017.
- ↑ Matisse – Bonnard: "Es lebe die Malerei!" ("Vivu la pentrarto!"), Städel Museum, 2017.