Gräfenhausen

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Grafenhausen estas la alia komunumo en Baden-Virtembergo.


Gräfenhausen estas parto de la urbo Weiterstadt en la hesa distrikto Darmstadt-Dieburg. Ĝis la 1-a de januaro 1977 ĝi estis memstara komunumo.

La vilaĝo situas proksimume tri kilometrojn norde de Darmstadt kaj 20 kilometrojn sude de la Flughaveno Frankfurta. La aŭtoŝoseo A5 tuŝas ĝian teritorion, kaj aŭtoŝosea restoracia komplekso havas la nomon Gräfenhausen. La vilaĝo havas pli-malpli 6000 loĝantojn.

la vilaĝa preĝejo de 1850

Vidindaĵoj estas la malnova vilaĝa preĝejo, konstruita dum 1850, kaj la eksa kastelo Ohylstift, kiu hodiaŭ estas flegejo. Iom ekster la vilaĝa centro troviĝas la lago Steinrodsee, kies ĉirkaŭaĵo estas naturprotektejo.

la eksa kastelo