Grace Hayes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Grace Hayes
Persona informo
Naskiĝo 23-an de aŭgusto 1895 (1895-08-23)
en Springfield
Morto 1-an de februaro 1989 (1989-02-01) (93-jaraĝa)
en Lasvegaso
Tombo Palm Downtown Mortuary And Cemetery vd
Ŝtataneco Usono vd
Profesio
Okupo voĉisto • filmaktoro • teatra aktoro • nightclub owner vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Grace Hayes (n. la 23-an de aŭgusto, 1895 – m. la 1-an de februaro, 1989 estis populara usona kantistino, vodevilistino, kaj aktorino dum de la malfruaj 1920-aj jaroj ĝis la fruaj 1950-aj jaroj. Ŝi estis la patrino de aktoro Peter Lind Hayes; edzino de gagisto Robert E. Hopkins; bopatrino de aktorino Mary Healy; kaj avino de aktorino Cathy Lind Hayes. [1] Ŝi rolis interalie en la vodevilaj kaj muzikalaj komedioj, A Night in Spain[2] The Merry World kaj Ballyhoo. Ŝia kinofilma kariero ekis en 1929 kaj ŝia unua stelulina rolo estis en The King of Jazz (1930) pare kun Paul Whiteman. Inter ŝiaj konataj kantoj estis "I Can't Give You Anything but Love, Baby" and "Sunny Side of the Street."[3]. En la 1930-aj jaroj ŝi proprietis kaj estris noktoklubon en la Losanĝelesa regiono, kaj en 1940 ŝi malfermis unu el la unuaj kluboj en Lasvegaso, la "Red Rooster" ("Ruĝa Koko").[4]

Grace Hayes, Peter Lind Hayes kaj Mary Healy en Zis Boom Bah (1941)

Kinofilmoj[redakti | redakti fonton]

Jaro Titolo Rolo
1950 Caged Mugging Matron (senagnoske)
1949 Always Leave Them Laughing Mrs. Gracie Kennedy Washburn
1942 When Johnny Comes Marching Home Orkestra violonistino
1941 Zis Boom Bah Grace Hayes
1939 Babes in Arms Florrie Moran
1936 Maid for a Day (filmeto) Grace Hayden
1933 Rainbow Over Broadway Trixie Valleron
1933 Myrt and Marge Grace
1930 The King of Jazz Tria ĵurnalistino ('Ladies of the Press')/Voĉo ('Do Things for You')
1929 Diamond Til (filmeto) Diamond Til/Kantistino

[5]

Citaĵoj[redakti | redakti fonton]

  1. Grace Hayes - Biography ĉe IMDb.com
  2. Grace hayes will be heard tonight, The Evening Independent (St. Petersburg (Florido)), 1929.07.29, p. 3, ĉe news.google.com (arĥivo); alirdato 2012.04.06
  3. Grace Hayes Biography, Sandra Brennan, Rovi
  4. Nekrologo en New York Times, 4 February 1989-02-04, alirdato 2012.04.05
  5. Filmographyce IMDb

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]