Grafikaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Por verticoj kunigitaj de eĝoj vidu artikolon grafeo.


Grafikaĵo de funkcio f(x) estas la aro de punktoj kun koordinatoj (x,f(x)). Ĝi estas uzata por bildigi funkcion.

Ekzemple la grafikaĵo de la reela kuba polinomo estas la aro {(x,x3-9x) : x estas reela nombro}. Kiam oni desegnas tiun aron en la kartezia ebeno, rezultas jena funkcibildo:

La koncepto de grafikaĵo de funkcio povas esti ĝeneraligita al la koncepto de grafikaĵo de rilato.

En la arteorio oni difinas funkciojn kaj rilatojn pere de ties grafikaĵoj. Pro la graveco de la arteorio en la matematiko, tiu difino nun estas uzata tre vaste. Kiam oni uzas tiun difinon, la funkcio aŭ rilato samas al sia grafikaĵo. Pri tio oni ne vere plu bezonas la koncepton de grafikaĵo. Kelkaj homoj tial uzas la vorton grafikaĵo nur por signifi la diagramon kiu reprezentas funkcion aŭ rilaton.

Vidu ankaŭ