Rilato (logiko)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

En la logiko, n-opa rilato estas ĝeneraligo de la koncepto de duopa rilato. Tio signifas ke por ĉiu n-opo, estas difinite ĉu la elementoj en la n-opo interrilatas laŭ tiu rilato aŭ ne.

Oni povas formaligi tiun koncepton pere de la arteorio: Rilato super la aroj X1, ..., Xn estas subaro de la kartezia produto X1×...×Xn. Tiun subaron oni ankaŭ nomas grafeo, do laŭ ĉi tiu difino la rilato estas identigita kun sia grafeo. Se R estas rilato, oni kutime skribas anstataŭ skribi .