Graflando Edessa
Aspekto
Graflando Edessa | |||||||||
| |||||||||
graflando • historia lando | |||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Geografio
| |||||||||
Ĉefurbo: | Edessa
| ||||||||
Loĝantaro | |||||||||
Ŝtat-strukturo | |||||||||
| |||||||||
Graflando Edessa estis unu el krucistaj ŝtatoj fondita dum la unua krucmilito en Edessa, la urbo kun antikva historio kaj longa kristana tradicio. La graflando de Edesija diferenciĝis de la ceteraj krucistaj ŝtatoj en Sankta Lando , nome per tio, ke ĝi estis enlanda, ĝi estis malproksima de la ceteraj krucistaj teritorioj kaj ĝi estis tenajlita per muslima teritorio. Duono de ties teritorio, inkluzive de la ĉefurbo, troviĝis oriente de Eŭfrato. La okcidenta duono de la graflando estis administre kaj armee kontrolata el fortikaĵo Turbessel.
Listo de regantoj de Edessa
[redakti | redakti fonton]- Baldueno la 1-a (1098 - 1100)
- Baldueno la 2-a (1100 - 1104) - la unua periodo de la regado
- Tankredo, princo galileja komune kun guberniestro Rikardo de Salerno (1104 - 1108)
- Baldueno la 2-a (1108 - 1118) - la dua periodo de la regado
- Joscelin la 1-a (1119 - 1131)
- Joscelin la 2-a (1131 - 1150) (li mortis en 1159)
- en jerusalema rifuĝejo Joscelin la 3-a (1159)