Saltu al enhavo

Grandduklando de Toskanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Granda Duko de Toskanio)
Grandduklando de Toskanio
Plena origina nomo:
Granducato di Toscana
 Duklando de Florenco 15691859 Reĝlando Sardio-Piemonto 
Itala reĝlando 

historia lando • grandduklando • ŝtato de Sankta Romia Imperio • feŭdoklienta ŝtato
Geografio
la Grandduklando en 1860
la Grandduklando en 1860
Ĉefurbo:
Loĝantaro
Kvanto de loĝantoj:
1 096 641
Ŝtat-strukturo
Toskana liro (ĝis 1826)
Toskana fiorino (1826–1859)
Estiĝo:
Pereo:
Antaŭaj ŝtatoj:
Duklando de Florenco Duklando de Florenco
Postsekvaj ŝtatoj:
Reĝlando Sardio-Piemonto Reĝlando Sardio-Piemonto
Itala reĝlando Itala reĝlando
Elstaraj historiaj eventoj
Diplomatiaj Rilatoj
vdr

La Grandduklando de Toskanio - itale Granducato di Toscana - estis historia ŝtato en centra Italio, kiu ekzistis kun interrompo de la napoleonaj militoj inter la jaroj 1569 kaj 1859. Ĝi estis la daŭrigo de la antaŭa Duklando de Florenco. La ĉefurbo estis Florenco. Ĝis la Vestfalia Paco de 1648, la Grandduklando de Toskanio formale estis parto de la germanlingva Sankta Romia Imperio. La Unuiĝintaj Provincoj de Centra Italio, satelita ŝtato de la Reĝlando Sardio-Piemonto, aneksis Toskanion en 1859. La teritorio estis formale aldonita al Sardio en 1860, post referendumo, en kiu 95 procentaĵoj de la voĉdonantoj aprobis. Dek jarojn pli poste, en 1870, la tuta Reĝlando Sardio-Piemonto inkluzive de Toskanio iĝis parto de la Itala reĝlando.

Regantoj de Toskanio[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ: Kategorio:Granddukoj de Toskanio.

Dukoj de Florenco (Mediĉoj)[redakti | redakti fonton]

Granddukoj de Toskanio (Mediĉoj)[redakti | redakti fonton]

  • 1569–1574 Kozimo la 1-a de Mediĉo (Cosimo I. de’ Medici)
  • 1574–1587 Francisko la 1-a de Mediĉo (Francesco I. de’ Medici)
  • 1587–1609 Ferdinando la 1-a de Mediĉo (Ferdinando I. de’ Medici)
  • 1609–1621 Kozimo la 2-a de Mediĉo (Cosimo II. de’ Medici)
  • 1621–1670 Ferdinando la 2-a de Mediĉo (Ferdinando II. de’ Medici)
  • 1670–1723 Kozimo la 3-a de Mediĉo (Cosimo III. de’ Medici)
  • 1723–1737 Johano Gastono de Mediĉo (Gian Gastone de’ Medici)

Granddukoj de Toskanio (Habsburgo-Loreno)[redakti | redakti fonton]

Reĝoj de Etrurio (Burbonoj de Parmo)[redakti | redakti fonton]

  • 1801–1803 Ludoviko la 1-a de Etrurio (LodovicoLuigi di Borbone)
  • 1803–1807 Karlo la 2-a de Parmo, Karlo Ludoviko (Carlo LodovicoLuigi di Borbone)

Granddukoj de Toskanio (Bonaparte)[redakti | redakti fonton]

  • 1808–1814 Elisa Bonaparte (titulara granddukino)

Granddukoj de Toskanio (Habsburgo-Loreno)[redakti | redakti fonton]

  • 1814–1824 Ferdinando la 3-a (Ferdinando III. d’Asburgo-Lorena), denove
  • 1824–1849 Leopoldo la 2-a de Toskanio (Leopoldo II. d’Asburgo-Lorena)
  • 1849 respubliko
  • 1849–1859 Leopoldo la 2-a, denove
  • 1859–1860 Ferdinando la 4-a de Toskanio (Ferdinando IV. d’Asburgo-Lorena)

Toskanio estis aneksita de la Reĝlando Sardio-Piemonto. La formalan titolon "grandduko de Toskanio" (sen efektiva regado) plu havis la imperiestroj de Aŭstrio en sia Titolaro de la imperiestro de Aŭstrio ĝis 1918.