Granda Homfarita Rivero

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Granda Homfarita (aŭ Arta) Rivero (Kanalsistemo) de Libio (Great-Man-Made-River Projekt (GMMR)) estas projekto en Libio por plibonigi la akvoprizorgon de la loĝantaro kaj agrikulturo.

Dum la naftoesploroj de la 1960-aj jaroj, oni trovis grandegan subteran akvorezervejon el la glaciepoko, en la Saharo. Oni ekis la laboron en 1984 kaj transdonis en 1991 unuan parton de la kvinfaza konstruado, kiu estas kanalsistemo, longa je 1500 km. Oni celas je 2010 la kanalan sistemon de 5000 km kaj tagan akvoekspluaton de 6,5 milionoj da kubmetroj. La tuta projekto kostas 25-30 miliardojn da USD. Oni pensas, ke la akvorezervejo elĉerpiĝas ene de 50 jaroj.

Eksteraj ligiloj