Granda Palaco (Parizo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Granda Palaco en 2004.

La Granda Palaco (franclingve Grand Palais) estas vasta, vitra ekspoziciejo lokita en la 8-a arondismento de Parizo. Ĝi estis konstruita okaze de la Internacia ekspozicio de 1900, samkiel la Malgranda Palaco aŭ la ponto Aleksandro la 3-a.

Ekstere, tiu masiva palaco asocias imponajn klasikstilajn fasadojn kun feraĵoj tipaj de la arta movado Art Nouveau. La konstruaĵo restis fermita dum 12 jaroj pro ĝenerala renovido, post la falo de kelkaj glacoj en 1993. Ĝi denove malfermis je la 24-a de septembro 2005.

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj