Saltego Antaŭen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Granda impeto antaŭen)
La Granda Salto Antaŭen produktis signifan pikilon en la tutmonda nombro da mortoj (1950-2017)
Saltego Antaŭen formas parton de la Historio de la Popola Respubliko Ĉinio

La Saltego Antaŭen (simpligita ĉina:大跃进, tradicia ĉina:大躍進, Pinyin:Dà yuè jìn) estis serio de ekonomikaj, socialaj kaj politikaj decidoj realigitaj en la Popola Respubliko Ĉinio fare de la registaro de la Komunista Partio de Ĉinio (KPĈ) fine de la 1950-aj jaroj kaj komenco de la 1960-aj jaroj intence profiti la enorman homokapitalon de la lando por industriiĝo. Malsukceso en la preparado de tiuj decidoj, kun serio de naturaj katastrofoj kaj veterproblemoj, produktis malsategon kiu, laŭ la registaro, okazigis la morton de 15 milionoj de personoj. Laŭ neoficiala informisto, Yang Jisheng, la malsatego okazigis eble 36 milionojn da mortoj. Multan manĝon la registaro donis al Sovetunio por pagi sian ŝtatan ŝuldon.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]