Grandaj Ligoj de Basbalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Grandaj Ligoj de Basbalo (Major League Baseball, MLB) estas la ĉefa ligo de basbalo en Norda Ameriko. Ĝi konsistas el du iam sendependaj ligoj, kiuj unuiĝis komence en 1903 kaj iom post iom pli formale.

Liga strukturo

La "grandaj ligoj" mem estas la Nacia Ligo (National League) kaj la Amerika Ligo (American League). Ĉiu konsistas el tri dividoj: Orienta, Centra, Okcidenta.

La sezono daŭras ekde komenco de aprilo ĝis fino de septembro. Ĉiu teamo ludas 162 matĉojn, preskaŭ ĉiutage. La kalendaro estas aranĝita por ke teamoj ludu "seriojn" de (kutime) tri matĉojn je sinsekvaj tagoj, do ĉiu teamo ludos 7 aŭ 6 fojojn semajne, kontraŭ du teamoj. Post la sezono, la tri ĉampionoj de la dividoj, plus la plej bona teamo el la ceteraj, konkursas por la ligĉampionecon. La du ligĉampionoj konkursas en la Mondserio, nomata pli ĝuste MLB World Series. La ligo ne pretendas eksklusivecon rilate la esprimon "Mondserio" ajnalingve.

Historio

La unua granda ligo, la Nacia, fondiĝis en 1876. Diversaj ligoj kun diversaj nomoj fondigis, sed neniu daŭris longe. La Amerika Ligo fondiĝis en 1900 kaj rapide populariĝis. Ĝi tiel grandiĝis, ke oni en 1903 fondis la Mondersion, kiu okazis ĉiun jaron poste, krom 1904 (pro rifuzi de NL-teamo) kaj 1994 (pro striko).

La "klasikaj teamoj" de la variaj ligoj, preskaŭ senŝanĝe inter la 1900aj kaj 1950aj, estis:

Nacia Ligo: Boston Braves, Brooklyn Dodgers, Chicago Cubs, Cincinnati Reds, New York Giants, Philadelphia Phillies, Pittsburgh Pirates, St. Louis Cardinals.

Amerika Ligo: Boston Red Sox, Chicago White Sox, Cleveland Indians, Detroit Tigers, New York Yankees, Philadelphia A's, St. Louis Browns, Washington Senators

En 1933, dum la internacia ekspozicio en Ĉikago, kolektiĝis la plej famaj steluloj de la du ligoj por matĉo en Comiskey Park. La afero, la Matĉo de Steluloj, estis tiel populara ke ĝi okazis poste ĉiujare. Ekde 2003, la ligo kiu gajnas en tiu matĉo kaptas por sia eventuala ĉampiono la rajton gastigi 4 el la 7 matĉoj de la Mondserio, kiu povas esti avantaĝo por tiu teamo.

Fine de la 1950aj jaroj, teamoj trovis sin ludanta en kadukaj stadionoj antaŭ malgrandaj spektantaroj. En Usono, multaj familioj translokiĝis de urboj en antaŭurbojn. Plue, la loĝantaro en la okcidenta flanko de la lando kreskis, sed la plej okcidenta teamo estis nur en Sankta Luiso. Kelkaj teamoj translokiĝis al la okcidento (Brooklyn, New York Giants, Washington, Philadelphia A's), kaj en la 1960aj, aldone al translokiĝintaj teamoj en Losanĝeleso kaj Sanfrancisko, oni fondis kelkajn novajn "teamojn de ekspansiiĝo". La AL ekspansiiĝis kun novaj teamoj en Losanĝeleso kaj Vaŝingtono, kaj la NL en Hjustono kaj en Novjorko.

Dum postaj jaroj, la NL ekspansiiĝis en Sandiegon kaj Montrealon en 1969. En 1969, la AL aldonis teamojn en Seatlo kaj Kansasurbo. La seatla teamo post nur unu jaro translokiĝis al Milvokio, kaj la nova vaŝingtona teamo iris al Dalaso. En 1992 en Miamion kaj Denveron. Toronto kaj Seatlo akiris novajn teamojn en la AL en 1977. En 1998, du novaj kluboj fondiĝis, NL-teamo en en Fenikso kaj AL-a en Tampo. Por ke la kvankto de teamoj en ĉiu ligo estu para, la AL-teamo de Milvokio transiris al NL.

Dum preskaŭ jarcento, ĉiuj matĉoj dum la sezono estis inter teamoj de sama ligo, krom por la sezonfina Mondserio. "Interliga ludado" komenciĝis en 1997, sed nur limigite, kaj la granda plimulto de matĉoj estas ankoraŭ enligaj.

Teamoj de la Major League Baseball

Amerika Ligo

OkcidentaCentraOrienta
Los Angeles Angels (Anĝeloj) Chicago White Sox (Blankaj Ŝtrumpoj) Baltimore Orioles (Orioloj)
Oakland Athletics (Atletoj) Cleveland Indians (Indianoj) Boston Red Sox (Ruĝaj Ŝtrumpoj)
Seattle Mariners (Maristoj) Detroit Tigers (Tigroj) New York Yankees (Jankioj)
Texas Rangers (Teksaspolicanoj) Kansas City Royals (Reĝuloj) Tampa Bay Devil Rays (Rajoj)
Houston Astros (Kosmonaŭtoj) Minnesota Twins (Ĝemeloj) Toronto Blue Jays (Garoloj)

Nacia Ligo

WestCentraOrienta
Arizona Diamondbacks (Krotaloj) Chicago Cubs (Ursidoj) Atlanta Braves (Kuraĝuloj)
Colorado Rockies (Rokoj) Cincinnati Reds (Ruĝoj) Florida Marlins (Marlinoj)
Los Angeles Dodgers (Maltrafantoj) St. Louis Cardinals (Ruĝbirdoj) New York Mets (Metropolitanoj)
San Diego Padres (Sacerdotoj) Milwaukee Brewers (Bierfaristoj) Philadelphia Phillies (Ĉevalidinoj)
San Francisco Giants (Gigantoj) Pittsburgh Pirates (Piratoj) Washington Nationals (Nacianoj)

Eksteraj ligiloj

greke http://mlb.mlb.com/NASApp/mlb/index.jsp greke http://www.baseballprospectus.com greke http://baseballhalloffame.org