Grandbuŝa ŝarko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Grandbuŝa ŝarko
Grandbuŝa ŝarko
Grandbuŝa ŝarko

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Subfilumo: Vertebruloj Vertebrata
Infrafilumo: Makzeluloj Gnathostomata
Klaso: Kartilagaj fiŝoj Chondrichthyes
Subklaso: Elasmobrankuloj Elasmobranchii
Superordo: Ŝarko Selachimorpha

Grandbuŝa ŝarko Megachasma pelagios

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Grandbuŝa ŝarkograndegbuŝa, gigantbuŝa ŝarko (Megachasma pelagios) estas unu el la tri konataj ŝarkospecioj, kiuj nutras sin per etaj organismoj. Oni malkovris la grandbuŝan ŝarkon en 1976 kaj oni sistematike lokigis ĝin en biologia familio, genro, en kiuj ĝi formas la solan specion.

Oni vidis el tiu ŝarko nur 41 ekzemplerojn ĝis aprilo de 2009, tiel oni scias pri tiu specio malmulte. Oni donas propran numeron al ĉiu kaptita, vidita ŝarko.

La plej longa ekzemplero longis 5,63 m, estis ina ŝarko kaj ĝin pelis la marondoj mortinta al bordoj de Ichihara en golfo de Tokio, en 2004. Samjare oni kaptis la plej mallongan ekzempleron ĉe Sumatro, ĝi estis vira kaj longis 1,77 m.

La grandbuŝa ŝarko aperis en la Atlantiko, Pacifiko, en orienta Hinda Oceano kaj en aliaj lokoj, kio pruvas, ke tiu ŝarko vivas vaste en la mondaj varmaj marakvoj.

Karakterizaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ĝi havas grandan, rondan kapon kun grandega buŝo, al kiu ĝi dankas sian nomon. La dorsa koloro estas nigrete bruna, la ventro estas pala. La grandbuŝa ŝarko havas du dorsajn naĝilojn, unu nesimetrian vostan naĝilon, du grandajn brustajn naĝilojn kaj same du parojn el ventraj naĝiloj, el kiuj la dua paro estas grave pli malgranda.

Nutrado, konduto[redakti | redakti fonton]

La analizado de stomaka enteno montris, ke la grandbuŝa ŝarko nutras sin aktive per kriloj.

Oni sukcesis en 1990 kapti vivantan ekzempleron kaj oni sukcesis ĝin foti, filmi, alfiksi prilokan sendilon. Tio montris, ke la ŝarko moviĝas vertikale en la maro dum la tago, kun moviĝo de la kriloj. Oni trovis, ke ĝi nokte estis en profundo de 15 metroj, dum tage en profundo de 150 m.