Graspugeco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Virino de Kojoj kun graspugeco (desegno el 1900).

Graspugeco aŭ steatopigio estas nomo de antropologia karakterizaĵo, kiu priskribas ĉeeston de grandegaj pugoj ĉe virinoj. Ĝi estas ligita kun forta ventra lordozo, t.e. forta en voliĝo de la dorsa spino en la ventran kavon. La graspugeco estas verŝajne praa karakterizaĵo, kiu estis larĝe disvastiĝinta en la frua homa historio. Hodiaŭ ĝi ekzistas ankoraŭ ĉe la naturaj indiĝenoj, kiuj ĉasas, kolektas la tagan nutraĵon. Ĝi estas tipa ĉe kojsanoj kaj kojoj en sudokcidenta Afriko kaj ĉe la negritoj sur la Andamanoj en la Hinda Oceano, sporade ankaŭ ĉe la mezafrikaj pigmeoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]