Greneja preĝejo (Herencsény)
Greneja preĝejo | |
---|---|
kristana preĝejo | |
Loko | |
Ŝtato | Hungario |
Municipo | Herencsény |
Bazaj informoj | |
Religio | kristanismo |
Rito | romkatolika eklezio |
provinco | Nógrád |
diocezo | Vác |
dekanujo | Bercel |
Arkitektura priskribo | |
Konstrustilo | gotiko |
Konstruado | |
Specifo | |
Ligiloj | |
La greneja preĝejo en Herencsény estas eklezia monumento historia en Hungario, en ekstera parto de Herencsény.
Historio
[redakti | redakti fonton]Vilaĝo Haraszti [harasti] estis unue menciita en 1290, sed dum dominado de turkoj ĝi senhomiĝis kaj dum la historio la vilaĝo plene malaperis. Tamen ties kirko supozeble konstruita en la 14-a jarcento restis en bona stato. Post la senhomiĝo la kirko estis forlasita kaj ĝi ruiniĝis. En la 18-a jarcento la loka bienulo renovigis ĝin kaj ĝi estis luterana familia kapelo. Ekde 1854 la kapelo estis profitata, kiel grenejo. En 1967 arkeologoj faris esplorojn, apud la kirko estis trovita tombejo kaj interne sub la sanktejo estis granda elfosaĵo, verŝajne loko de la grenoj. Nuntempe la konstruaĵo estas malplena (laŭ alia informo katolika kapelo), sed kiel monumento, ĝi estis renovigita en la 1990-aj jaroj.
Konstruaĵo
[redakti | redakti fonton]La konstruaĵo situas sola sur monteto en mezo de herbejo. Ĝi konsistas el 2 partoj: navo kaj pli mallarĝa kaj malalta rektangula absido. La origina pordo estas enmurita ĉe la navo, la hodiaŭa eniro estas ĉe la absido. La eksteraj muroj estas senornamaj, sed menciiĝas 2 romanikaj fenestroj ĉe la absido kaj gotika enmurita pordo ĉe la navo.