Grenejo de Oßmannstedt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la eksa grenejo, nordokcidente de la stacidomo

Je Oßmannstedt apud Vajmaro (Germanujo) troviĝas alta, iama grendeponeja turo kun groptegmento rekte ĉe la fervoja taluso. Temas pri monumentprotektita aĵo.[1]

Tiu ĉi konstruaĵo bonege videbla estas por ĉiuj fervoje vojaĝantoj starigite verŝajne inter 1938 kaj 1941 fare de punlaboristoj.[2] Poste ĝi servis al kooperativo simila al la koncepto de Raiffeisen estante je dispono por ĉiuj kamparanoj de la ĉirkaŭaĵo.

La aliaj ejoj samgrunde jam delonge aŭ kadukis aŭ terenfalis krom transformatorejo.

La tuto gravas nun alifunkcie estinte la unua projekto pri kalkulado de kompletaj energikostoj (la t.n. griza energio) fare de la laborgrupo Institut für Graue Energie kiun fondis arĥitektoj.[3][4][5] Ili ankaŭ planas la daŭripovecan evoluigon de nemetropolaj regionoj.

Komence de la 1990-aj jaroj finiĝis la stokada funkcio de la 24 metrojn alta turo. Okaze de internacia konstru-ekspozicio la komplekso iĝis pridisputinda temo inter spertuloj.[6]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. "Quartier der Moderne". Informoj de Klassik Stiftung Weimar.
  2. industridizajna faklaboraĵo
  3. difino de realisma kalkulado de energio
  4. "Zukunftsprojekt Altes Silo." - Ĉe: TA
  5. "Warum im Oßmanstedter Kornspeicher keine Wohnungen entstehen sollen. - Ĉe: TA
  6. "IBA Exkursion LeerGut" - ekskurso de fakuloj en junio 2023 de la daŭripoveca organizo Nachhaltiges Thüringen
51.01764411.421227