Gronlanda baleno

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Biotopo

La gronlanda baleno (Balaena mysticetus) vivas nur en la Arkta Oceano. Lia koloro estas malhelblua ĝis nigra. Ĉe la malsupra makzelo estas blanka makulo kun nigraj punktoj kaj ĉe la ventro troviĝas blankaj aŭ grizaj linioj. Ĝi ne havas dorsan naĝilon.

Preskaŭ triono de la korpo estas la longeco de la kapo. Tio signifas, ke lia buŝo estas tre granda: ĝis 5 m longa, 4 m alta kaj 2,5 m larĝa. Sole la lango povas pezi 900 kg.

Plenkreskulaj maskloj povas esti 16 m longaj kaj atingas pezon inter 50 kaj 70 t. La femaloj kreskas pli grande. Ili povas atingi longecon de 18 m kaj pezon de 100 t. Novnaskitaj idoj havas longecon de ĉirkaŭ 4 m. La gronlanda baleno manĝas planktonon.

La meza vivdaŭro estas 40 jaroj, sed kelkaj vivas multe pli longe. Per malnovaj harpunpecoj en korpoj de kaptitaj balenoj kaj aliaj metodoj oni eltrovis, ke unu gronlanda baleno atingis la aĝon de 211 jaroj[1] [2].

Ekde la jaro 1931 la Ligo de Nacioj gardas la gronlandan balenon.

Fontoj

  1. Bowhead Whales May Be the World's Oldest Mammals
  2. Uralte Harpune in totem Wal gefunden (artikolo en SPIEGEL Online) (rigardata en la 13a de junio 2007)