Grujero

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Grujero en pogranda bazaro.

Grujero estas fromaĝo el Svislando kiu ricevas sian nomon de Gruyère, nome distrikto de la Kantono Friburgo kie ĝi estas produktita. Tiu fromaĝo estas ĉefa ingredienco de la fonduo.

Ekster Svislando, dum multe da tempo la termino «Gruyère» estis uzata ĝeneralintence por aludi kaj al la vera svisa fromaĝo kaj al ajna fromaĝo produktita en Francio sub la nomo Gruyère. Tio inkludas ementalon; kaj de tie devenas konfuzo inter ambaŭ kaj popolaj esprimoj al la multaj okuloj (truoj) de la fromaĝo Grujero, kio reale rilatas al ementalo, kiu havas multe pli da truoj ol grujero, kiu apenaŭ havas. En la familio de Gruyère, estas enkadritaj la fromaĝoj comté, beaufort kaj jura.

Necesas proksimume 400 litroj de lakto de bovino por produkti radon de 35 kg. La fromaĝo estas rafinita dum periodo de 5 ĝis 12 monatoj. Dum la rafinado, la radoj estas turnitaj kaj frotitaj per salaĵo.