Guelaguetza

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Miŝteka jarabe
Virino dancanta kun tradiciaj buntaj roboj ĉe la festivalo

La Guelaguetza (el la Zapoteka guendalizaa, "kunlabori") estas festo kiu okazas en la urbo Oaxaca de Juárez, en la ŝtato Oaxaca, en Meksiko. Ĝi formas parton de la popularaj kultoj al la Madono de Monto Karmelo, tial ĝi okazas la du plej proksimajn lundojn al la katolika festo de Maria (la 16-an de julio). Ĝi estas ankaŭ konata sub la nomo de la lundoj de la Monteto (hispane los lunes del Cerro), tial ke la koro de la festo estas la monteto del Fortín, kiu kulminas en la centro de la urbo Oaxaca. En sia pli ampleksa koncepto, la Guelaguetza reprezentas ne nur kunlabori, sed ankaŭ tutan sintenon aŭ kvaliton per kiu oni naskiĝas, amon al proksimulo de ĉiu zapoteka loĝanto al siaj fratoj, sintenon de kundivido de naturo kaj vivo.[1]

En ĉi tiu festo, partoprenas folkloraj grupoj de la ok regionoj de la ŝtato:

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Cohen, Jeffrey H.. (1999) Cooperation and Community: Economy and Society in Oaxaca. University of Texas Press. 0292712219.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Guelaguetza: La gran fiesta de Oaxaca. (en línea) Alejandro Toussaint, México, julio 2014. Consultado: 6 de diciembre, 2014

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Guelaguetza en la hispana Vikipedio.