Gusztáv Fáber

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Gusztáv Fáber [gustAv], laŭ hungarlingve kutima nomordo Fáber Gusztáv estis hungara inĝeniero, profesoro. Lia familia nomvarianto estis Faber.

Gusztáv Fáber [1] naskiĝis la 19-an de januaro 1901 en Budapeŝto. Li mortis la 23-an de aprilo 1969 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gusztáv Fáber akiris diplomon en Teknika kaj Ekonomia Universitato de Budapeŝto en 1927, poste tuj li havis postenon en signifa fabriko. Li projektis pontojn kaj similajn strukturojn. En 1939 li estis nomumita ĉefinĝeniero. Inter 1940 kaj 1944 li gvidis konstruadojn en Norda Transilvanio, kiu tiam apartenis al Hungario. Lia ĉefa projekto estis dissenda anteno de Hungara Radio. Depost la 2-a mondmilito li partoprenis en rekonstruadoj de bombarditaj pontoj. En 1951 li establis novan katedron en la menciita universitato, poste li estis katedrestro ekde 1953 ĝis la pensiuliĝo en 1969. En la studjaro 1960 li estis vicdekano.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Szilárdságtani példatár (1957-1964)
  • A rugalmas stabilitás kézikönyve (1963)
  • Hegesztett acélszerkezetek (1964)

Fontoj[redakti | redakti fonton]