Gusztáv Molnár

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gusztáv Molnár
Foto: László Horváth
Foto: László Horváth
Persona informo
Naskiĝo 20-an de novembro 1948 (1948-11-20) (75-jaraĝa)
en Sălard
Lingvoj hungararumana
Okupo
Okupo filozofo
vdr

MOLNÁR Gusztáv estas hungara filozofo, eseisto, politologo. Li naskiĝis en Sălard (Bihor) la 20-an de novembro 1948.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gusztáv Molnár finis la mezlernejon en Oradea (1966), li akiris diplomon pri historio-filozofio en Universitato Babeș-Bolyai de Kluĵo (1971). Li estis redaktoro de libroeldonejo Kriterion Könyvkiadó en Bukareŝto. Li gvidis la Limes Kör (Rondo Limes). La 7-an de februaro 1987 oni faris domserĉadon en lia loĝejo kaj konfiskis manuskriptojn, poste oni maldungis lin el lia laborloko. En la printempo de 1988 li translokiĝis Hungarujon, kie li redaktis la revuon Limes.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Szövegek és körülmények, kunullaboranto, Bk., 1974;
  • Az elmélet küszöbén, esszék, Bk., 1976;
  • Bretter György: Itt és mást, elektita, notoj, Bk., 1979;
  • A kortudat kritikája (kun manuskriptoj neeldonitaj György Bretter), Bk., 1984;
  • Ó, Anglia, Anglia... Eseo pri la angla revolucio, Bk., 1984 [1]
  • Európai napló (Eŭropa taglibro) [en pseŭdonimo Bíró Péter], Parizo, 1984;
  • Autonómia és integráció, red., kunulaŭtoro, 1993;
  • Nem lehet. A kisebbségi sors vitája, red. (Kun Péter Cseke), Szhely, 1993.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.