Filmilo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Gvatkamerao)

Filmilo estas fotilo, per kiu oni povas registri sinsekvajn bildojn por kinematografio, televido k.t.p.

Filmiloj uzataj por televido kaj nuntempaj ciferecaj fotiloj uzas elektronikon por registri lumon, ĝenerale CCD-fotosensilo.

La unua statuo de la premio Goja, la hispana kinpremio, kiu estis farita de la skulptisto Miguel Ortiz Berrocal[1] por la ceremonio de 1987, estis bronzaĵo kun la formo de la kapo de la fama pentristo Francisco de Goya kun filmilo supre[2].


Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.