Gvidaj Ŝtonoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Gvidaj Ŝtonoj de Georgio.

La Gvidaj Ŝtonoj de Georgio (angle: Georgia Guidestones), ankaŭ nomita la "usona Stonehenge", estis monumento el granito starigita la 22-an de marto 1980 proksime de Elberton, urbo en Kantono Elbert en Georgio (Usono), kaj detruita la 6-an de julio 2022.

La konstruado de tiu monumento komenciĝis en 1979, kiam tiu kiu prezentas sin sub la nomo Robert C. Christian (por Christian Rosenkreutz) iris en la urbon Elberton, por mendi la vorkojn al faka granit-tajla fabriko nomita Elberton Granite Finishing. La kreintoj de la monumento kredis, ke venas socia, nuklea aŭ ekonomia katastrofo kaj ili volis monumenton kiel gvidilo al la homaro kiu restos post tio. Ĝi rezultis en polemiko kiel celo de konspirteorioj kiuj akuzis konekton kun satanismo. Tiukadre ĝi suferis bombadon kaj spite proponojn rekonstrui oni forgesis pri la afero.