György Filip

El Vikipedio, la libera enciklopedio
György Filip
Persona informo
Naskiĝo 21-an de junio 1966 (1966-06-21) (57-jaraĝa)
en Dorog
Ŝtataneco Hungario vd
Profesio
Okupo futbalisto • gitaristokantistokomponistokantoverkisto • atleto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

György Filip [djordj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Filip György estas hungara muzikisto (komponisto, gitaristo, ŝlagrokantisto, buŝharmonikisto, tekstopoeto) kaj sportisto (futbalisto, longdistanca kuristo).

György Filip [1] naskiĝis la 21-an de junio 1966 en Dorog.

Biografio[redakti | redakti fonton]

György Filip inter 1977-1985 estis futbalisto en la loka taĉmento, krome li iĝis aŭtomuntisto. Li estis soldato inter 1985-1987, poste li denove estis sportisto (ankaŭ longdistanca kuristo). En 1997 en Francio li ricevis traŭmaton, tial li forlasis la futbalon. Krom la sportoj li ŝatis la ŝlagromuzikon, jam en la 1980-aj jaroj li aliĝis al ŝlagrorkestro, kie li kantadis kaj buŝharmnonikadis. En 1991 li fondis propran orkestron, kie li ankaŭ gitarludis. En 2001 kaj 2008 li rearanĝis la orkestron. Li aranĝas ankaŭ renkontiĝojn por motorciklistoj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]