György Gozmány

El Vikipedio, la libera enciklopedio
György Gozmány
Persona informo
Naskonomo Gozmány György
Naskiĝo la  8-an de marto 1920(nun 1920-03-08)
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Morto la 10-an de februaro 1973
en Hungario Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Éva KelemenEdit Kéri
Okupo
Okupo aktoro
vdr

György Gozmány [djordj gozmAni] (laŭ alia ortografio Gozmánÿ), laŭ hungarlingve kutima nomordo Gozmány György estis hungara aktoro, operetkantisto, bonvivanto. Lia frato estis László Gozmány, lia edzino estis Éva Kelemen, kiu estis la plej ofte partnero sur scenejoj, pli poste Edit Kéri.

György Gozmány [1] naskiĝis la 8-an de marto 1920 en Budapeŝto, li mortis la 10-an de februaro 1973 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

György Gozmány frekventis gimnazion en sia naskiĝurbo, poste li akiris dancistan diplomon en Aktora Lernejo de la Tutlanda Aktora Societo en 1941. Dum lernado vespere li dancadis en pluraj kabaredoj. Post siaj studoj li aliĝis al trupo de Operetoteatro (Budapeŝto), kie li ricevis bonvivantajn rolojn. En 1944 li edziĝis. Ekde 1949 li denove dancadis en kabaredo. Inter 1960 kaj 1964 li apartenis al komuna trupo de Teatro Szigligeti (Szolnok) kaj Teatro de Kecskemét, poste li revenis al la Operetoteatro.

Elektitaj teatraj roloj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj kinaj filmaj roloj[redakti | redakti fonton]

  • Bob herceg (1941) - figuranto
  • A két Bajthay (1944) - vilaĝa instruisto
  • Zöld, sárga, piros (1948)
  • A pénzcsináló (1964) - bienulo
  • Nyulak a ruhatárban (1971)

Fontoj[redakti | redakti fonton]