György Kozmann

El Vikipedio, la libera enciklopedio

György Kozmann [djordj], laŭ hungarlingve kutima nomordo Kozmann György estis hungara inĝeniero, profesoro.

György Kozmann [1] naskiĝis la 11-an de majo 1905 en Debrecen. Li mortis la 22-an de julio 1980 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

György Kozmann akiris diplomon en Reĝa Teknika Universitato József en 1930. Post siaj studoj li ne havis laborlokon, li vivtenis sin el okazaj laboroj. Inter 1932 kaj 1936 li laboris en ministerio pri defendo, poste en fabriko de Diósgyőr. Post la 2-a mondmilito li instruis komence en mezlernejo, poste en altlernejo. Ekde 1949 li instruis en la menciita universitato. Post 3 jaroj li estis nomumita katedrestro, inter 1951-1960 vicrektoro. Li kandidatiĝis en 1959, li pensiuliĝis en 1973.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Mechanika (1950)
  • Alkalmazott rugalmasságtan (1961; ĝis 1972 kvinfoje eldonita)
  • Szilárdságtan (1976)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.