György Versényi

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo

VERSÉNYI György (verŝe:nji) estas hungara verkisto kaj poeto naskiĝinta la 2-an de februaro 1852 en Szucság kaj mortinta la 20-an de julio 1918 en Koloĵvaro.

Biografio[redakti | redakti fonton]

György Versényi studis en Nadjenjedo kaj en la reformita kolegio de Koloĵvaro, poste en Budapeŝto. En 1874 li havigis diplomon de instruisto, en 1877 diplomon de filologia doktoro. Ekde 1875 li estis mezlerneja instruisto en Lőcse, Körmöcbánya, Koloĵvaro. Li estis ĉefsekretario de la Erdélyi Irodalmi Társaság. Post sia pensiuliĝo en 1906 li vivis en Budapeŝto.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Az aesthetika hazánkban (Bp., 1874);
  • Havasi rózsák (poemoj, Bp., 1877);
  • Költemények, poemoj (Bp., 1880);
  • Száll az ének (poemoj, Kolozsvár, 1899).

Fonto[redakti | redakti fonton]