Gyula Jákó

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Gyula JÁKÓ [djula jAkO], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj pli komplete Zágoni Jákó Gyula estis hungara inĝeniero, akademia instruisto.

Gyula Jákó [1] naskiĝis la 3-an de marto 1857 en Transilvanio en Felsődoboly (nuntempa Dobolii de Sus en Rumanio), li mortis la 15-an de junio 1908 en Hungara reĝlando en Abrudbánya (nuntempa Abrud en Rumanio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gyula Jákó faris abiturienton en mezlernejo de la kalvinana kolegio de Nagyenyed en 1878, poste li akiris diplomon en Akademio de Selmec en 1881. Post siaj studoj li estis devige soldato, poste li faris la necesajn praktikajn laborojn en diversaj minejaj objektoj. Inter 1885 kaj 1887 li estis asistanto en la akademio, dume li partoprenis en fondo de Tutlanda Mineja kaj Metalurgia Asocio. Depost la instruado li havis postenojn en diverdaj salaj kaj ercaj minejoj. Ekde 1904 li laboris ĝismorte en oficejo de Abrudbánya.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.