Gyula Koczkás

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Gyula Koczkás
Persona informo
Naskiĝo 12-an de marto 1905 (1905-03-12)
Morto 7-an de aprilo 1986 (1986-04-07) (81-jara)
Profesio
Profesio biophysicist
Information icon.svg
vdr

Gyula Koczkás [djula kockAŝ], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Koczkás Gyula estis hungara biofizikisto, profesoro, instruisto.

Gyula Koczkás [1] naskiĝis la 12-an de marto 1905 en Hungara reĝlando en Alsószombatfalva (nuntempa Sâmbăta de Jos en Rumanio). Li mortis la 7-an de aprilo 1986 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gyula Koczkás frekventis katolikan gimnazion en Székesfehérvár, poste li akiris pedagogian diplomon en Scienca Universitato Pázmány Péter en 1927, fine li doktoriĝis post 2 jaroj. Pli frue inter 1926 kaj 1938 li jam laboris en la universitata instituto de Pécs. En 1935 li estis nomumita privata profesoro, sed li instruis ankaŭ en gimnazioj. Li partopenis en la kontraŭnazia movado, tial li estis deportita al Bavario. Post la 2-a mondmilito li komence havis postenon en la ministerio. En 1948 li estis nomumita eksterordinara profesoro kaj institutestro. Inter 1950 kaj 1956 li denove instruis en mezlernejo, poste en instituto, kie li okupiĝis pri radiadoj. Li pensiuliĝis en 1973.

Elektitaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Anorganikus sóoldatok ultraibolya abszorpciója (1929)
  • A szívhangok regisztrálása és visszaadása (1935)
  • Az energia megmaradásának elve Mayer Róbert felfedezésének 100. esztendejében (1941)
  • Örök törvények. A fizika regénye. (1947)
  • Demonstrációs rádiópad (1953)
  • Munkavédelmi útmutató orvosi röntgenosztályok dolgozóinak (1966, 1967)

Fontoj[redakti | redakti fonton]