Gyula Pasteiner
Gyula Pasteiner [djula paŝtejner], laŭ hungarlingve kutima nomordo Pasteiner Gyula estis hungara arthistoriisto, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1907). Lia filo estis Iván Pasteiner.

Gyula Pasteiner [1] naskiĝis la 7-an de marto 1846 en Tata (Hungario). Li mortis la 8-an de novembro 1924 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Gyula Pasteiner frekventis mezlernejon en sia naskiĝurbo, universitatojn en Pest (urbo) kaj Vieno. Li ekinstruis en urbo Pest en 1868. En 1872 li studvojaĝis dum 4 jaroj helpe de stipendio interalie en Parizo, Romo. Hejmenveninta en 1876 li iĝis privata profesoro en Universitato de Budapeŝto. Inter 1890-1916 li estis katedrestro, en 1905 li estis ankaŭ dekano. De 1886 ĝis 1894 li redaktis kune kun Jenő Radisics la revuon Művészi Ipar (=Arta Industrio). Li pensiuliĝis en 1906.
Elektitaj disĉiploj
[redakti | redakti fonton]Verkaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]- A régi művészetek történetének mai tudományos állása (1875)
- Die bildende Kunst in Ungarn und die ungarische Künstler in der Fremde (1883)
- A művészetek története a legrégibb időktől napjainkig (Historio de la artoj de la plej malnovaj tempoj ĝis hodiaŭo), (1885) - ĉefverko
- Az építészet I. Mátyás király alatt (1893)
- Középkori művészetünk topographiája (1904)
- A francia festészet a 19. században (La franca pentrado en la 19-a jarcento), (1910)
Memorigiloj
[redakti | redakti fonton]- memormedalo "Pasteiner Gyula"
- memortabulo en Tata