Gyula Sályi
Etoso
Gyula Sályi [djula ŝAji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Sályi Gyula estis hungara bestkuracisto, profesoro, membro korespondanta de Hungara Scienca Akademio (1962).
Gyula Sályi [1] naskiĝis la 2-an de marto 1903 en Békéscsaba. Li mortis la 13-an de oktobro 1982 en Budapeŝto.
Biografio
[redakti | redakti fonton]Gyula Sályi akiris diplomon en Veterinara Altlernejo de Budapeŝto en 1926, poste tuj li eklaboris en la bestkuracista instituto. En 1928 li doktoriĝis en la universitato. En 1935 li ekinstruis kiel privata profesoro, ekde 1941 kiel ordinara profesoro. En 1951 li estis nomita dekano, inter 1958-1963 rektoro. En 1952 li doktoriĝis antaŭ la akademio. En 1965 li pensiuliĝis. Li okupiĝis pri infektaj bestmalsanoj. Li ricevis premion Kossuth en 1955, memormedalon en 1964.
Verkaro (elekto)
[redakti | redakti fonton]- Állatorvosi általános kórtan (1959, 1961) - studenta lernolibro
- Háziállatok részletes kórbonctana (1954, 1965) - studenta lernolibro